Ecrimagineur

Je suis heureux de vous accueillir dans mon blog ! Vous y trouverez des textes, de la poésie, des souvenirs de vadrouilles et de voyages intimes, que j'ai écrits, seul ou dans un atelier d'écriture, depuis 2001... J'ai pour sujets d'inspiration un thème imposé, un texte, une photo, un tableau, une musique, ou un morceau de mon existence...
Les "Ecrimages" sont les résultats de ces rencontres entre la lettre et l'image...
Je serai ravi de lire vos commentaires : Merci !
Loïc

mardi 12 juillet 2011

Bilingue ... Non pas français/breton, mais français/esperanto

La « Ankou »
En Okcidenta Bretonio (parto de Bretonio, kie oni parolis la bretonan lingvon),serviston havas la morto : la « Ankou », kies la rolo estas kolekti la mortintajn animojn.
« Oni pentras la Ankou(n), jen kiel grandega kaj maldika viro, kun longaj kaj blankaj haroj, kun vizaĝo ombra per larĝa felta ĉapelo ; jen kiel skeleto kovrita de ĉerkotuko … Lia kapo senĉese turniĝas supre la spino, kiel ventflago ĉirkaŭ sia fera tigo, por ke li povos enteni, per unu sola okulmovo, la tutan regionon, kion li ricevis la mision de traveturi », Anatole Le Braz skribis.
Laŭ la legendo, la Ankou estas la unua forpasinto en la jaro. Se estas virino, ŝi altiros multajn virinojn. Se viro, multajn virojn, kaj se infano, multajn infanojn. Ankaŭ la Ankou posedas liajn itinerojn kaj, en pluraj bretonaj vilaĝoj, oni pravigas, ke vi povas vidi, en tiuj vojoj, postsignojn de lia sinistra ĉareto. Kelkfoje, oni povas tion aŭdi, kaj tiam estas, por la aŭdintulo, la signo de venonta morto.
« Se vi aŭdus la bruon de la ĉevaloj, spirantaj surgrimpante la suprenirejon ! rimarkigas Anatole Le Braz. Oni dirus forĝejo-bloviloj … Al iu momento, ili longtempe memloke piedpremis, kvazaŭ ili ne plu povus elpaŝi. La ŝokoj de liaj hufoj tremiĝis la grundon, kaj fore sonoregis … Kaj subite, ĉio silentis. »
Nia foto : la statuo de la « Ankou », en la preĝejo de Ploumiliau kio, laŭ la eĉ konfeso de la verkisto, estis la « teruro » de lia infaneco.

Aucun commentaire: